LibrojPo-ete, sed ne poezieTiom da recenzantoj, tiom da gustoj! Jen pri la plej freŝa (kaj espereble tamen ne lasta) verko de nia eksredaktoro Gerrit Berveling, du recenzoj kun aliaj vidpunktoj. La libro de Gerrit Berveling havas subtitolon Krestomatio. Mi dubas, ke la vorto estas taŭga ĉi-foje: ja laŭ PIV „krestomatio” estas kolekto de prozaj kaj poeziaj pecoj, kompilita laŭ instrua vidpunkto, kaj ĉi tie verkoj estas kolektitaj precipe hazarde, sen iu sistemo kaj speciala celo, nur pro subjektiva bontrovo de la tradukinto. La tradukinto-kompilinto konsilas legi la libron po-ete, kaj li tute pravas – ja tro malsamaj estas diversaj pecoj. La libro simple celis kolekti ĉiujn iam ie aperintajn tradukaĵojn en unu loko – do, vere ne antologio, sed ankaŭ ne krestomatio, sed simpla hazarda kolekto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Nikolao GUDSKOV
Legu po-ete. Krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj. Tradukis Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Rijswijk, 2017. 430 paĝoj.
|