MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Literaturo

NOVELO

Smeraldaj okuloj

Ŝi estis jam longe malsana. Kiam la estraro de la orfejo, en kiu ŝi vivis, eksciis pri tio, okazis granda skandalo – ekzistis eĉ iu malpreciza onidiro, laŭ kiu oni volis pere de tiu oportuna okazo demisiigi la direktorinon, interalie, solidan elstaran virinon kun ĉiam samforme enorma hararanĝo, duoble pli granda kaj globa, ol la afrika, kaj ŝtala karaktero. Sekvis multaj malplezuraj telefonaĵoj el la centra departemento. Oni devigis ŝin alveni, respondi stultajn demandojn, skribi ion en iuj formularoj, eĉ frekventi la policon. Aldone, la orfejon invadadis po unu komisiono preskaŭ ĉiutage.

Sed poiome ĉio enordiĝis, kaj la tondro pasis. Same kiel pasis el ĉies memoro mem la kialo de tiu ĝeno – malgranda knabino, kies destino enhavis ne multe da irizaĵoj. Ŝi havis kanceron. Tio estis konfirmita en la sama tago kiel ŝia tiel malfrua enhospitaligo. Eble ĝuste pro tiu nekontestebla diagnozo la afero ne komencis disvolviĝi definitive timige kaj minace por la direktorino kaj por kelkaj aliaj altranguloj orfejaj – difini la malsanon sufiĉe frue tute ne eblis, sed, aliflanke, la „sana jaro”, proklamita ĉi-jare de la prezidento en lia enkonduka parolo al la popolzorga sekcio ĉe EGK (Ekstreme Grava Kongreso), postulis certan kvanton da malsanuloj en ĉiu orfejo kaj en ĉiu internulejo, kaj supero de tiu kvanto povis kaŭzi tre seriozajn problemojn por la administracio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Espopore

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Espopore el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-07-17
Creative Commons License