TurismoARKEOLOGIOUnikaj ŝtonglobojEn la sudo de Kostariko turistoj povas viziti arkeologian areon ĉe la delto de la rivero Diquís [dikís]. Tie indianoj skulptis ŝtonglobojn ekde la jaro 300 post Kristo, sed la apogeo okazis inter la jaroj 800 kaj 1500. Ilia diametro varias de kelkaj centimetroj ĝis 2,66 metroj. Ekzistas kvar lokoj en la areo, kie estas ŝtongloboj. Sed nur en unu el ili, Finca 6, la ŝtongloboj estas tie, kie la indianoj skulptis ilin, uzante lokajn materialojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Hugo MORA
korespondanto de MONATO en Kostariko
|