SciencoORNITOLOGIOBlua belulo atingis SlovakionSlovakaj ornitologoj entuziasme ĝojkrias: pasintnovembre ili rimarkis unuafoje en la propra lando novan minacatan birdospecion. Temas pri la bluvostulo (science Tarsiger cyanurus). VostoLa bluvostulo apartenas al la familio Muŝkaptuledoj (science Muscicapidae). Tiu palearktisa birdo similas, laŭ grandeco, al fenikuro (konata ankaŭ kiel komuna ruĝvostulo). Ĝi estas alta 13-14 centimetrojn kaj pezas nur 10-18 gramojn. La masklo havas belajn bluajn dorson, ŝultrojn, kokcigon kaj voston. Pro tio ĝi havas la nomon „bluvostulo”, kiu tamen ne precize taŭgas por ĉiuj specioj. Inoj kaj idoj ja estas malpli okulfrape koloraj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|