MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Politiko

NOV-ZELANDO

Parlamentaj elektoj

Nov-Zelando havas novan registaron kaj novan ĉefministron. Jacinda Ardern [ĝasinda ardrn] estas 37-jara, kaj ŝi estas la plej juna ĉefministro de Nov-Zelando en la lastaj 150 jaroj. La registaro estas tripartia, kun partopreno de Nov-Zelanda Laborista Partio, Nov-Zelando Unue kaj Nov-Zelanda Verda Partio.

Kampanjo

La kampanjo komenciĝis la 5an de decembro 2016, kiam la tiama ĉefministro John Key [ĝon ki] demisiis, dirante, ke li volas forlasi sian politikan karieron dum li estas ĉe la supro. La reganta Nacia Partio tiam rangaltigis la vicĉefministron, Bill English [bil ingliŝ], al la supra posteno.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-01-06
Creative Commons License