PolitikoINTERNACIA SEKURECOOSKE: La ukraina konflikto dominisEn Vieno okazis jarkunsido de la konsilio de ministroj pri eksteraj aferoj de Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). Partoprenis reprezentantoj de 57 membro-ŝtatoj el Eŭropo, centra Azio kaj Nord-Ameriko. Oni pridiskutis, en la palaco Hofburg, problemojn en la sfero de sekureco kaj ekzistantaj minacoj, fortikigo de konfido kaj plibonigo de kunlaboro. La ĉefan lokon en la tagordo okupis la konflikto en Ukrainio kaj la batalo kontraŭ terorismo. Disputo inter Usono kaj RusioKomence de la kunsido, Usono kaj Rusio eniris senkompatan disputon pri la krizo en Ukrainio. Rex Tillerson [reks tílerson], la usona ministro pri eksteraj aferoj, deklaris, ke Rusio estas fonto de perforto en la ukraina konflikto. „Ni devas respekti la rajton de ĉiu ŝtato elekti sian propran politikan estontecon”, li diris rilate Ukrainion, kiu ekde la politikaj ŝanĝoj en 2014 orientiĝis al Eŭropa Unio. Tillerson riproĉis Rusion, ke ĝi trejnas ribelantojn kaj provizas ilin per armiloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|