SciencoZOOLOGIOVenenaj birdoj ekzistasLegante, parolante aŭ aŭskultante pri venenaj bestoj, oni tuj emas pensi pri serpentoj, skorpioj kaj eventuale tarantuloj, kiuj efektive uzas venenon kun la celo mortigi aŭ paralizi siajn predojn. Tamen ja ekzistas birdoj venenaj. En 1992 ornitologoj tute hazarde trovis en la haŭto kaj la plumaro de kelkaj novgvineaj birdoj, kiuj apartenas al la genro Pitohui, venenon, kies kemia strukturo estas egala al tiu de la veneno de malgrandaj sud-amerikaj ranoj de la genro Filobato (Phyllobates). Tiu veneno – inter la plej fortaj ekzistantaj – enhavas steroidan alkaloidon fake nomatan „batrakotoksino”, kiu paralizas la nervan sistemon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
|