SciencoASTRONOMIOLa kuniĝo de neŭtronaj stelojLa 17an de aŭgusto 2017 sciencistoj el multaj areoj de la mondo observis ion neniam antaŭe konstatitan. Cent tridek milionojn da lumjaroj for de la tero, du neŭtronaj steloj produktis gravitajn ondojn, dum ili spirale rotaciis unu en la alian produktante egan eksplodon. Tiu lasta estas observita de plurspecaj observatorioj, kiuj inkluzivas gama-radiajn detektilojn kaj radiajn teleskopojn. La okazaĵo konfirmis plurajn astrofizikajn modelojn kaj rivelis la naskiĝejon de multaj pezaj elementoj. Preskaŭ 4000 aŭtorojAparte notinda estas la maniero, kiel la evento estis malkovrita. Oni tion faris per detektado de la gravitaj ondoj, kiuj radiis, dum la du neŭtronaj steloj turniĝis antaŭ sia kuniĝo. La ondoj estis rimarkitaj de tri observatorioj de gravitaj ondoj pere de lasera interferometrio. Tiaj ĉi observatorioj unuafoje detektis gravitajn ondojn en septembro 2015, kiam oni observis paron de nigraj truoj plenumantaj kuniĝon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Fred MEYER III
korespondanto de MONATO en Usono
|