SciencoKUBOProgramo pri koĥleaj enplantaĵoj 20-jariĝasLa 4an de decembro 2017 oni celebris la 20-jaran datrevenon de kuba programo pri koĥlea enplanto. Ĝi havis ĝis nun eminentajn rezultojn, kiel konfirmas ĝia internacia famo. Entute 430 personoj, el kiuj 32 surd-blinduloj, jam profitis tiun programon. En la mondo la kosto de tiu ĉi proceduro oscilas inter 30 000 kaj 60 000 dolaroj, tamen en Kubo ĝi estas tute senpaga. Se oni konsideras la altan kvaliton de la flegado, la kariba lando iĝas vera referencpunkto por Latin-Ameriko kaj ĝenerale por disvolviĝintaj landoj, kiuj ankaŭ praktikas la koncernan teknikon. En Kubo la programon oni fondis en la 1990aj jaroj. Ĝi poste plifirmiĝis en februaro 2005, kiam Fidel Castro Ruz, la tiama prezidanto de Kubo, ekscitis la atenton kaj apogon pri ĝi. La programon distingas plurfaka aliro, kie fakuloj el diversaj kampoj akompanas pacienton ekde la komenca diagnozo ĝis ties rehabilitado kaj integriĝo en la socion. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|