HobioNUMISMATIKOOmaĝe al René de SaussureEn Vieno aperis nova stelo-monero omaĝe al la 150a naskiĝdatreveno de René de Saussure (1868-1943), kreinto de la universala mono. La stelo-monero, nomata ankaŭ monero-medalo, estas el pura arĝento (999/1000). Ties nominala valoro estas 100 steloj, maso: unu unco (31,1 g) da arĝento, eldonkvanto 1000. La moneron emisiis Walter Klag, kunlaboranto de MONATO. René de Saussure naskiĝis la 17an de marto 1868 en Ĝenevo. Li estis profesia matematikisto kaj esperantisto. De Saussure studis lingvosciencon kaj matematikon. Post la studado li skribis sian plej gravan verkon „Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto”. Lia frato Ferdinand de Saussure estas kreinto de la moderna lingvistiko. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|