PolitikoGERMANIOStranga decidoFine de la pasinta jaro, la germana ministro pri agrikulturo Christian Schmidt [krístian ŝmit] (Kristandemokrata partio) sen interkonsento kaj necesa akordado kun la ministrino pri medio, Barbara Hendricks [hendriks] el la socialisma partio, ambaŭ en la reganta „granda koalicio”, voĉdonis por plua uzado de la herbicido glifosato (C3H8NO5P), kiu eble kaŭzas kanceron kaj aliajn malsanojn. Tial oni ŝerce kaj kritike nomis lin „glifosatano” kaj „glifosadisto”. MonopoloTiu ĉi tre verŝajne danĝera herbicido estas mondvaste aplikata de kamparanoj kaj ĝardenistoj, eĉ private. Distribuas ĝin, interalie, la tutmonde aganta entrepreno Monsanto (produktanto de plantoprotektaĵoj, modifitaj semoj, medikamentoj, plastaĵoj) kun sidejo en Usono. Oni ofte kritikas tiun entreprenon pro ĝia monopoleco en la merkato. Ekzemple, Monsanto patentigas bestorasojn kaj plantojn, kiujn oni ne rajtas plu reprodukti, sed oni ĉiam devas aĉeti la semojn de Monsanto. Grava produkto de la firmao estas la herbicido RoundUp, la komerca nomo de glifosato. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio
|