Moderna vivoSLOVAKIO2018: jaro de rondaj datrevenojMiroslav Lajčák [lajĉak], la slovaka ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj: Ĉeĥoslovakio estis bona kaj fruktodona projekto, kiu estigis du sukcesajn demokratiajn ŝtatojn firme establiĝintajn en Eŭropo. Kun kvin milionoj da civitanoj Slovakio havas junan sed malkvietan historion. En 2018 okazos pluraj gravaj rondaj datrevenoj ligataj al ĝia historio. Post la fino de la unua mondmilito kaj disfalo de la aŭstra-hungara imperio estiĝis Ĉeĥoslovaka Respubliko, kies 100a datreveno okazos ĉi-jare. La lando estis poste nomata Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko kaj Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko, kiu ekzistis de la 28a de oktobro 1918 ĝis la 31a de decembro 1992. Slovakio fariĝis parto de la nova ŝtato kun Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio kaj Sub-Karpatio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|