SciencoSOCIOMima festas sian 117an jaronLa kuba maljunulino Emilia de la Caridad Quesada Blanco estas, laŭ sia oficiala identigilo, la due plej aĝa persono en la mondo. Pasintjare forpasis la italino Emma Morano-Martinuzzi (naskiĝinta la 29an de novembro 1899) kaj la jamajkanino Violet Brown (naskiĝinta la 10an de marto 1900). Ili ĝis antaŭ nelonge okupis la unuajn lokojn sur la listo de la plej aĝaj homoj, laŭ la Grupo pri Gerontologia Esplorado (angle Gerontology Research Group, GRG), kies ĉefa sidejo troviĝas en la universitato de Los-Anĝeleso. La grupo arigas esploristojn el diversaj agadkampoj, kiuj kontrolas kaj esploras pri homoj kelkfoje havantaj eĉ pli ol 110 jarojn. Nuntempe la japanino Nabi Tajima (naskiĝinta la 4an de aŭgusto 1900) el la urbo Kikai, gubernio Kagoŝimo, okupas la unuan lokon sur ilia listo. Ŝin sekvas la menciita kuba virino „Mima” (kiel ŝiaj familianoj ŝin nomas), kvankam ŝi ne estas registrita en la internaciaj registrolibroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|