HobioNUMISMATIKOKolekti monerojn: fascina ŝatokupo (2)Monerojn oni kolektas por investi monon, lerni ion pri historio kaj numismatiko aŭ simple pro hobia kolektemo. Jam en antaŭa artikolo (MONATO 2017/11, p. 26 (2017/011939.php)) ni raportis pri la romia monero el la unua jarcento kun la alegorio de Via Traiana. Ĝi aĉeteblas jam kontraŭ 100 eŭroj. Talero el arĝentoDum la 15a jarcento en Tirolo (Aŭstrio) oni prefere pagis per oraj guldenoj. Pro la manko de oro oni pregis la tiel nomatajn guldenajn groŝojn el arĝento. La nomo „talero” por simila monero estiĝis poste. Ĝi venas de la urbo Sankt Joachimsthal, hodiaŭ Jáchymov en Ĉeĥio. Joaĥim-talero iĝis talero. Dolaro etimologie venas de talero. Bela talero el la 16a jarcento nun kostas inter 100 kaj 300 eŭrojn. La plej konata talero estas tiu de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio, kiu regis de 1740 ĝis 1780. Post ŝia morto oni plu pregis talerojn, sed daŭre kun la jarindiko 1780. Entute oni produktis 400 milionojn da moneroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|