PolitikoJAPANIODemokratio kaj informadoAntaŭ ĉ. 2500 jaroj la ĉina pensisto Konfuceo diris, „Vi povas igi homojn sekvi vin, sed ne estas facile igi homojn kompreni la kialon.” Do, estis nature kaj senprobleme, ke en antikvaj kaj antaŭmodernaj tempoj reĝoj, regantoj aŭ gvidantoj ne bezonis klarigi kialojn kaj procezojn de siaj decidoj kaj politikoj al ordinaraj homoj. Sed en moderna kaj nuntempa demokratia sistemo, sub kiu la suverena povo apartenas al la popolo, estas absolute necese, ke la registaro informu la popolon pri politikaj procezoj kaj administrado de la ŝtato. False kaj tordeEn Japanio, en 1925 enkondukiĝis ĝeneralaj elektoj de la parlamento, en kiuj ĉiuj plenkreskaj viroj rajtis voĉdoni, kaj majoritata partio formis la registaron. Tamen tiu partia regsistemo malbone funkciis, dum la militistoj intervenis en registarajn aferojn kaj senbride komencis militojn kontraŭ Ĉinio kaj poste, en 1941, kontraŭ Usono. La raportojn kaj anoncojn pri la milito faris la Oficejo de la Ĉefstabo, false kaj torde. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|