PolitikoBRITIOReĝa geedziĝoSendube, la obsedo de multaj britoj pri la reĝa familio ŝajnas tre stranga al alilandanoj. La reĝoj kaj reĝinoj de Britio perdis sian politikan potencon antaŭ jarcentoj, sed la plimulto de la britoj ankoraŭ taksas ilin necesaĵo: opinienketoj indikas, ke nur proksimume kvinono de la britoj opinias, ke Britio iĝu respubliko. Ankaŭ la brita gazetaro montras la publikan obsedon, detale priskribante negravajn agojn de anoj de la reĝa familio. Kiam oni legas multajn paĝojn pri la unua tago en lernejo de iu reĝa infano, oni rajtas kredi, ke mankas gravaj novaĵoj. Ofte, ne estas tiel, kaj pli gravaj aferoj restas nemenciitaj pro la nesatigebla publika apetito pri reĝaj novaĵoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Chris LEWIS
korespondanto de MONATO en Britio
|