PolitikoOPINIOĈu la klasbatalo jam finiĝis?Antaŭ nelonge mi parolis kun mia maljuna konatino, kiu loĝas en la sama lando kiel mi. Ŝi naskiĝis en Anglio, sed ne opinias sin anglino. La lingvo, en kiu ni kutime interparolas, ne estas la angla. Foje ŝi diris, ke antaŭ sia alveno al Irlando (lando, kiu fiere pretendas, ke ĝia socio estas senklasa) ŝi neniam rimarkis, kiom klase disigita estas Anglio kompare kun la Verda Insulo. Nun ŝi estas forte konscia pri tiu diferenco. Fakte, preskaŭ neniu lando estas tute senklasa. Eĉ en Irlando estas riĉuloj kaj malriĉuloj, salajratoj kaj senlaboruloj, domposedantoj kaj nomadoj. Sociaj klasoj ankoraŭ gravasCerte mia amikino M.J. ne intencis insulti la landon de sia naskiĝo, sed mi devas konsenti, ke mi havis la saman impreson kiel ŝi, kiam mi dumtempe loĝis en la lando de Ŝekspiro kaj Margaret Thatcher. Anglio estas lando, en kiu socia klaso estas pli evidenta kaj grava, ol en iu ajn alia parto de la mondo, kiun mi konas. En Anglio (sed malpli en aliaj partoj de la brita insularo, kaj certe ne en Irlando) ĉiuj interhomaj rilatoj kaj aktivaĵoj – literaturo, filmoj, politiko kaj eĉ humuro – havas klasan fonon, kaj estas intime bazitaj sur klaso. Mi iam supozis, ke tiuj klasaj diferencoj ja ekzistis en la pasinteco – ekzemple, en la dek-naŭa jarcento, la epoko de la fama angla romanisto Charles Dickens – sed ke, kredeble, socia klaso ne plu havas gravan influon. Tamen, laŭ mia amikino, mi malpravas. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Garbhan MACAOIDH
Irlando
|