MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Libroj

Nova modest-a krimromano

Mi ne plu memoras kial, tamen kiam, en la 80aj jaroj, mi legis la libron Maja Pluvo, tiu romaneto vere tuŝis min, kaj de tiam mi provas, kvankam ne ĉiam sukcese, atenti la verkadon de Julian Modest (vera nomo Georgi Mihalkov). Li estas aŭtoro, kiu jam prezentis sian vervon en diversaj (fakte preskaŭ ĉiuj) literaturaj ĝenroj. Li ĉiam alportas novaĵojn en siaj tekstoj, kaj, konsiderante ilin laŭ ia tempodaŭro, oni facile konstatas la evoluon de la aŭtoro, kiu fariĝas pli adaptebla al la ĝeneralaj linioj postulataj de la ĝenro, en kiu li verkas.

Tiel, dum en Maja Pluvo ĉie estas rezonadoj kaj konscifluo de rolulo, kiu analizas siajn travivaĵojn kiel enmigrinto kaj novedziĝinto – kaj oni ja ne scias, kio estas pli grava – kaj dum en Ni vivos! estas akra defendo de la homaj valoroj de la esperanta kulturo antaŭ la tiama (nur?) faŝisma ondo, kion ni povos atendi de modest-a provo verki krimromanon?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Fernando PITA
Julian Modest: Murdo en la parko. Eld. Libera, s.l. 2018. 78 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-024496555-6.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-08-03
Creative Commons License