LibrojFreŭdismo en nur 100 paĝojEdipkomplekso, Mio, Supermio kaj Ĝio, la infana sekseco kaj frua estiĝo de la neŭrozoj – jen preskaŭ ĉio, kion ordinara homo konas pri la freŭdismo. Ne tre multe, se konsideri, ke tiu ĉi scienca skolo grave ŝanĝis ĉiujn homajn sciencojn kaj iĝis parto de nia ĉiutaga vivo, eĉ se ni ne rimarkas tion. Do la malpli ol 100-paĝa Kompendio de psikanalizo, verkita de Sigmund Freŭdo mem, estas bona elekto por solvi tiun problemon. Leginda studoMi ne estas psikologo, nek ŝatanto de la tiel nomata „populara psikologio”, kies specimenoj nun plenigis bretojn de ĉiuj librovendejoj, promesante al legontoj instrui „lertan manipuladon”, „neŭrolingvistikan programadon” kaj ĝenerale „sukceson en la vivo”. Sed kiam mi vidis tiun ĉi bluan kovrilon, mi ne longe hezitis – ja tio estas Freŭdo mem, parolanta pri la scienco kreita de li kaj en tre konciza formo! La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Stanislav BELOV
Sigmund Freud: Kompendio de psikanalizo.. El la germana tradukis Gérard Patureaux. Eld. Kava Pech, Dobřichovice, 2003. 106 paĝoj, kudre bindita. ISBN 8085853620.Por mendi, vi iru al la Retbutiko.
|