LiteraturoNOVELOEjo en BjelostokoVintras terure. Neĝo krakas sub la piedoj en Bjelostoko. Tra neĝoŝtormo malfacile iras knabo. Jam krepuskiĝas. En la fono batas la turhorloĝo, kvinfoje. Pli kaj pli laŭte aŭdiĝas polaj voĉoj. Temas pri iritataj plenkreskuloj, kies krudaj voĉoj flugas tra la ŝtormo, voĉoj tre blasfemaj, bone aŭdeblaj por la orelo, kaj senteblaj por ĉiu animo sentema. „Tiuj damnaj rusoj! Co za bałagan, cholera! Kia fatraso, fi! Kial ili neniam purigas nian straton?” Malaperas iliaj botoj en la blanka tavolo. La knabo suprentiras sian kolumon, pliŝirmante la vizaĝon de la mordanta malvarmo. Li revas pri dolĉaĵoj kaj hejma varmiĝo en la komforto de amika domo. Leo atendas lin tie por kune studi la gramatikajn tiklaĵojn de la antikva greka. Fakte morgaŭ okazos grava testo en la lernejo. Pendaĵo neĝkovrita montriĝas antaŭ liaj esperplenaj okuloj. Lia ganto tuj forviŝas la neĝon, kaj sur la ŝildo aperas vorto rusa: alkogolskaja, drinkvendejo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. La Krikenhara Okopo
|