SciencoORNITOLOGIOAgrokulturo kaj klimatŝanĝiĝo minacas birdojnLaŭ freŝa raporto fare de la internacia media organizaĵo BirdLife International (BirdVivo Internacia), agrokulturo kaj klimataj ŝanĝiĝoj kaŭzas la morton de multaj birdaj specioj. En Eŭropo la minaco koncernas ĉefe neĝostrigon (science Nyctea scandiaca), atlantikan fraterkulon (Fratercula arctica) kaj eŭropan turton (Streptopelia turtur). Ekspansianta agrokulturoLa raporto, publikigita la 23an de aprilo 2018 kun la originala anglalingva titolo State of the World's Birds 2018 (Stato de la birdoj en la mondo), klarigas, ke el 11 000 birdaj specioj almenaŭ 40 % spertas ian minacon. Unualoke tio dependas de la disvolviĝo de daŭre ekspansianta agrokulturo (74 %); aliaj kialoj inkluzivas arbfaligadon (50 %), la ĉeeston de fremdaj birdspecioj en novaj geografiaj regionoj (39 %), ĉasadon kaj kaptadon de birdoj (35 %). Ankaŭ klimataj ŝanĝiĝoj siaflanke influas malfavore je 33 % de la minacataj birdaj specioj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|