SciencoMIELOUtiloj kaj ecoj de vera panaceoAprezata delonge kiel spirita toniko, priskribata kiel fonto de juneco, saĝeco kaj senmorteco, difinita eĉ kiel manĝaĵo de dioj, mielo estas vaste uzata de homoj ĉiam pli konsciaj pri ĝiaj kuracaj kaj nutraj ecoj. Pluraj spuroj kaj historiaj referencoj, inkluzive de kelkaj bibliaj citaĵoj, dokumentas de nememorebla tempo ĝian ĉeeston inter ni kaj certigas, ke la ĉefaj antikvaj civilizoj – inter ili la egipta kaj la helena – ĝin kvalifikis kiel produkton sanktan. 320 variojNuntempe ankaŭ pluraj sciencaj esploroj konfirmas la avantaĝojn de mielo por la homa sano, kiel fonto de energio, ĉela regenerilo kaj stimulanto de la imuna sistemo. Samtempe oni rekonas ĝiajn ecojn kontraŭinflaman, antibiotikan, antisepsan, cikatrigan, vigligan, sedativan kaj protekteman. Oni sume konsideras mielon efika por batali kontraŭ multaj afekcioj digestaj, metabolaj, kor-vaskulaj, dermatologiaj, okulaj kaj generaj/urinaj. Iuj diras, ke ĝia regula konsumo plifaciligas la asimiladon de aliaj nutraĵoj pro tio, ke ĝi estas tre digestebla, helpas la kreskadon kaj la plifortigon de ostoj, utilas por la koro, hepato, stomako kaj nelaste la intelekto. Do ne estas hazarde, ke la komercado kaj la uzado de mielo pliiĝas daŭre en la mondo, kie estas agnoskitaj 320 varioj de mielo (depende de la specoj de floroj, kies nektaron abeloj suĉas, kaj de la specoj de abeloj, kiuj ĝin produktas). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|