Moderna vivoHOMOJSkotino honorita en SerbioĈiujare, antaŭ la ortodoksa monaĥejo Cveti Ilija (Sankta Elio) en la serba urbeto Bajina Baŝta loĝantoj vizitas la tombon de Evelina Haverfield [hejverfild]. La eterna ripozejo de tiu virino estas la sola, kiu gajnis lokon en la monaĥejo. Evelina Haverfield naskiĝis en 1867 kiel filino de la skota barono William Frederick Scarlett en Fort William, Skotlando. Ŝi estis ano de grupo da britinoj, kiuj en la jaro 1914 en la unua mondmilito zorgis pri serbaj vunditaj soldatoj. En 1919 ŝi denove venis en Serbion kaj per mono kolektita de bonaj homoj konstruis en Bajina Baŝta domon por orfaj infanoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio
|