MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Adam Smith, filozofo kaj ekonomikisto

Kvankam Skotlando estas malgranda peco de tero ĉe la okcidenta marĝeno de Eŭropo, ĝi estas naskiĝloko de kelkaj el la plej gravaj intelektuloj en la kampo de la naturfilozofio. Ekde la dek-oka jarcento – la periodo de la tiel nomata Skota Klerismo – la ĉefurbo de Skotlando, Edinburgo, iom tro memkontente nomas sin „la Ateno de la Nordo”. Renomaj skotaj intelektuloj, kiuj havis mondvastan influon, inkluzivas la filozofon kaj historiiston David Hume, la beletriston kaj historiiston Thomas Carlyle kaj la filozofon kaj ekonomikiston Adam Smith, kies amiko Hume ne ĉiam konsentis pri liaj teorioj.

Diligenta studento

Adam Smith naskiĝis la 5an de junio 1723 en la orient-skota urbo Kirkcaldy (gaela nomo: Cair Chaladain), ĝis antaŭ nelonge pli konata kiel centro de fabrikado de linoleumo ol kiel hejmo de pensuloj. Li frue montris sin aparte inteligenta studento, kiu interesiĝis pri ĉiuj akademiaj fakoj. Post jaroj de studado en Glasgovo kaj Oksfordo, dum la resto de sia vivo li iom post iom faris sin multsciulo. Li ricevis renomon kiel lekciisto en Edinburgo, sed estante deca kalvinisto, li malaprobis tion, kion li rigardis kiel la diboĉan vivon en la ĉefurbo, kaj preferis loĝi en la pli sobra Glasgovo.

Profesoro pri logiko

Farinte provan lekcion pri la temo De Origine Idearum (Pri la origino de ideoj), en 1751 li estis promociita kiel profesoro pri logiko. Kiel profesoro Smith estis aparte respektata, ne nur de skotaj studentoj, sed ankaŭ estis serĉata de studentoj el la ĉefaj eŭropaj landoj kaj el Rusio, kiuj poste disvastigis liajn ideojn kaj principojn en siaj propraj landoj.

Smith verkis kaj lekciis pri vasta gamo da fakoj. Liaj eseoj ampleksis: filozofiajn temojn; historion de astronomio; historion de la antikva fiziko; historion de logiko kaj metafiziko antikvaj; eseon pri la eksteraj sensoj; la imitajn artojn; afinecon inter muziko, danco kaj poezio; afinecon inter poezio angla kaj itala; recenzon pri la angla vortaro de doktoro Samuel Johnson ktp.

Ekonomikisto

Antaŭ sia morto Smith petis, ke oni detruu ĉiujn liajn eseojn, escepte tiun pri astronomio. Tamen ne pro tiuj eseoj kaj temoj li estas plej honorata, sed kiel ekonomikisto, kaj pro sia ĉefverko kun la titolo: Enketo pri la naturo kaj kaŭzoj de la riĉo de nacioj, hodiaŭ pli bone konata sub la pli mallonga titolo: The Wealth of Nations (La riĉo de nacioj). La renomo de tiu monumenta libro estas komparebla nur kun Das Kapital de Karlo Markso.

En La riĉo de nacioj Smith traktas gravajn temojn, inter ili: la divido de la laboro; la natura libereco kaj „la nevidebla mano”; la libera komercado; la rolo de la ŝtato; la teorio pri la valoro; la justa disdivido de la produktorezulto. Tiu verko fariĝis fundamento de la ekonomia liberalismo.

Eble bezonas klarigon la esprimo „la nevidebla mano”. La unua mencio de tiu frazo troviĝas en verko de Smith pri klasika mitologio, en kiu li parolas pri „la nevidebla mano de Jupitero” en la homaj aferoj. Almenaŭ dufoje poste, en eseoj pri ekonomiko, li uzas la saman frazon por la nocio, ke lasate regi sin mem, sen troa interveno de la ŝtato, la ekonomio plej bone funkcias por la publika bono. Tamen, se okazas malavantaĝo al dungitoj kaj malriĉuloj, la ŝtato ja rajtas korekti la maljustecon.

Laissez faire

Bedaŭrinde, tamen, la ekonomikistaj principoj de Smith (humana kaj kompatema viro) pli ofte estas misuzataj por pravigi la ekscesojn de la tiel nomata nov-liberalisma laissez faire (libera merkato sen interveno de la ŝtato), t.e. tute la malo de la socialisma kredo. Ekstrema ekzemplo de la aplikado de laissez faire estis la politiko de la antaŭa brita ĉefministro Margaret Thatcher, kiu asertis ke „la socio ne ekzistas; nur individuoj”, sed tutmonde multaj aliaj politikistoj kaj instancoj sekvis (kaj ankoraŭ sekvas) ŝian malrekomendindan ekzemplon.

Alia fama skota pensulo, Thomas Carlyle, priskribis la ekonomikon kiel „la mornan sciencon”. Li mencias la ekzemplon de ekonomioj, kiuj povas esti profitdonaj nur, se ili estas bazitaj sur sklaveco. Estas evidente, laŭ lia verkaro, ke Adam Smith neniam aprobus sklavecon aŭ ekspluatadon de laboristoj.

Kiam mi unue ricevis ĉi tiun etan libron, mi dubis, ĉu ĝi bezonas pli ol mallongan recenzon, sed fakte mi trovis ĝin interesa kaj konciza enkonduko al la vivo kaj la ideoj de la grava filozofo Adam Smith, precipe kie ili rilatas al ekonomiko. La aŭtoro, Bo Sandelin, estas supera profesoro en Göteborg, Svedio.

Garbhan MACAOIDH

Alia recenzo pri la sama libro aperis en la rubriko „Ekonomio” (MONATO 2018/07, p. 21)

Bo Sandelin: Adam Smith. Vivo kaj verko. Eld. www.librejo.com, 2018. 86 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-1595693-68-6.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28