MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Interesa enkonduko al mistera lando

Unu el la plej bonaj avantaĝoj esti esperantisto estas, ke per tio oni aliras al lingvoj kaj kulturoj de mondopartoj, kiuj ne partoprenas en la regantaj „inter”naciaj kulturoj kaj tial restas kondamnitaj al flankenlaso. Tiu trajto de Esperanto, kiu igas ĝin ricevujo de ĉiaj kulturoj, estas miaopinie tro malbone prizorgata de ni mem: certe, niaj kulturaj agantoj – eldonejoj, librejoj, retejoj, ktp – povos ekhavi multe pli da gajnoj, se ili pli akurate traktos tiun eblon. Tiel dirinte, mi devas gratuli FEL-on pro eldonado de La muelilo de la fortuno, kiu, almenaŭ al mi, ebligis, ke mi konu iom pli pri la plej „mistera” el la latinidaj naciaj lingvoj kaj kulturoj: la rumana. (Mistera, ĝuste ĉar ĝi ne estas disvastigata eĉ inter la aliaj latin(id)aj kulturoj, kaj tiel la libro enkondukas onin al tiu lando.)

La klasikaĵo de la rumana literaturo La muelilo de la fortuno estis unuafoje publikigita en 1880, kaj la aŭtoro Ioan Slavici (1848-1925) okupas en la tiulingva literaturo elstaran lokon ne nur pro sia verka laborado, sed ankaŭ pro la kvalito mem de tiuj verkoj. Kompreneble, lia estis la epoko, kiam naturalismo regadis la literaturan mondon, kaj ties pledo por pli preciza kaj kompleta priskribo kaj de la realaĵo kaj de la homoj, sen ajna fantazieco, kiu apartigu nin de la konkreta mondo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Fernando PITA
Ioan Slavici: La muelilo de la fortuno.. El la rumana tradukis Lenke Szász. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2018. Bindita versio: 160 paĝoj. ISBN 978-9077066-57-7. Haveblas krome bitversioj en la formoj ePub, PDF kaj Mobipocket.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28