LingvoMINORITATAJ LINGVOJOkcitanlingva insulo en suda ItalioLa lingvo de la „korteza amo”, kiun uzis la mezepokaj trobadoroj, supervivas nesuspekteble en Kalabrio, unu el la plej sudaj provincoj de Italio, kaj pli precize en la vilaĝo Guardia Piemontese (okcitane La Gàrdia). Temas pri komunumo konsistanta el 1600 loĝantoj, en la provinco Cosenza. La loka idiomo, itale dialetto guardiolo, estas variaĵo de la okcitana, hind-eŭropa latinida lingvo – el la gaŭloromanida subgrupo – konata ankaŭ kiel provenca. Oni renkontas ĝin en kelkaj regionoj de suda Francio (ekzemple Provenco, Lazura Bordo, Langvedoko, Pireneoj) kaj en la okcitanaj valoj de la nord-italaj regionoj Piemonto kaj Ligurio Kiel eblas, ke la okcitana lingvo vivas ankaŭ en unuopa vilaĝeto de fora suda Italio, tiel malproksime de Francio kaj nord-okcidenta Italio? La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|