LingvoAKTUALEForpasis reganto de la usona signolingvoLa ina gorilo Koko forpasis en junio 2018 je la aĝo de 46 jaroj. La anonco estis disvastigita per Twitter de Gorilla Foundation (Gorilo-Fondaĵo). Kvankam ŝi estis besto, ŝin karakterizis tia inteligenteco, ke ŝi komprenis kaj eĉ utiligis la usonan signolingvon. Empatio kaj komunikemoNaskiĝinte en la bestoĝardeno de San-Francisko (Usono), Koko eklernis la lokan signolingvon en 1974 danke al doktorino Francine Patterson, kadre de aparta programo de la universitato de Stanford. Ene de sia gazetara komuniko la fondaĵo memorigas, ke ŝiaj empatio kaj komunikemo malfermis la menson kaj la koron de milionoj da homoj. „Ŝi estis tre amata, kaj ege mankos al ni”, oni legas. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”
|