PolitikoBRAZILOĈu la brazila Trump venkos?Jair Bolsonaro, la plej spitema el la ĉi-jaraj brazilaj prezidentaj kandidatoj, nun estas en la dua pozicio en la enketoj pri la balotaj intencoj. Lula, kiu venkus, ankoraŭ estas malliberigita, do probable ne povos kandidatiĝi. DisputojBolsonaro, eksa oficiro de la brazila armeo, estas kandidato de la ekstrema dekstro. Liaj ideoj estas tre konservativaj. Fojfoje li kaŭzas disputojn. Ekzemple, dum parolado en Rio-de-Ĵanejro li malrespekte parolis pri quilombola (posteuloj de iamaj afrikdevenaj brazilaj sklavoj). En alia polemika deklaro li diris: „Mi havas kvin infanojn. Kvar estas viroj, sed farante la kvinan mi malfortiĝis, kaj venis ino”. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo
|