Moderna vivoLITOVIOVirinoj naskos hejmeĜis nun en Litovio virinoj oficiale devis naski en hospitalo. Tamen jam delonge tiu leĝo ne estis respektata. La afero pri hejmaj naskoj estis traktata en la Supera Tribunalo de Litovio. Rezulte, virinoj, kiuj decidis naski hejme, estis absolvitaj malgraŭ tio, ke ilia agado estis konsiderata kontraŭleĝa. Krome la tribunalo deklaris, ke naski hejme ne estas malpermesite de kriminala aŭ alia leĝo. Ĉi-jare post longaj diskutoj la parlamento de Litovio finfine akceptis la leĝon pri hejmaj naskoj kondiĉe, ke ne ekzistas risko por la sano de patrino kaj bebo. „Virinoj naskas hejme. Tio estas ja realo. La ŝtato ne devas ignori tion. Tial ni devas klare proklami la regulojn, kiuj permesos sekure naski hejme kaj garantii altkvalitan servon por ĉiuj, kiuj decidis naski en familia medio”, diris la litova ministro pri sano Aurelijus Veryga. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
|