MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Prelegoj ne nur pri arkivoj

Ĉi tiu 174-paĝa libro havas tekstojn de 20 prelegoj prezentitaj en KAEST 2014. La titolo de la libro precize redonas la ĉeftemon de tiu konferenco, sed oni estu avertita, ke ne ĉiuj prelegoj pritraktis tiun ĉeftemon. Pli precize, 9 el la 20 tekstoj temas pri „arkivoj kaj bibliotekoj”, kaj nur malmultaj el tiuj pritraktas tiun temon en la praktika maniero, kiun sugestas la dua parto de la titolo („kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”). Tio, certe, ne signifas, ke la aliaj tekstoj estas senvaloraj: multaj el ili donis informojn por mi interesajn, kaj eĉ la prelegoj (eble duono el ili), kiuj nur resumas informojn pli-malpli facile troveblajn en la reto, verŝajne utilis surloke por klerigi la partoprenantojn kaj instigi al diskutado.

Inter la naŭ ĉeftemaj prelegoj mi aparte notas la sekvajn. Marek Blahuš prezentas interesan ekzemplon de io, kion oni, eble, povus nomi „perkomputila historio”: li kun kunlaborantoj enkomputiligis adresarojn de esperantistoj el 1889-1909 kaj konvertis la adresojn tiel, ke oni povas montri la distribuon sur mapo kun ĝia tempa evoluo. Petr Chrdle, Bernhard Tuider, kaj Ján Vajs kaj Ľubomír Fajth prezentas informojn pri tri apartaj kolektoj, nome pri la Esperanto-muzeo en Svitavy, la Kolekto por Planlingvoj en Vieno kaj la Slovaka E-arkivo, respektive. Sed Miroslav Malovec en sia prelego pri „Prilaboro de arkivaĵoj” plej rekte trafas la titolon de la volumo. Li rakontas tute konkrete, kiel li prilaboras paperojn, antaŭ ol ili iras al Svitavy por ripozi netuŝate en bananskatoloj. Li levas ankaŭ tre interesan demandon: kial UEA ne havas arkivon de komputilaj dosieroj, por ke la rezulto de milionoj da laborhoroj ne perdiĝu, kiam aktivuloj mortas?

Mi akceptis ĉi tiun libron por recenzo parte pro tio, ke mi nun okupiĝas, partatempe, pri arkivo kaj pri biblioteko, nome pri la postlasaĵo de Marjorie Boulton kaj pri la katalogado de Biblioteko Butler. Miroslav Malovec traktis la aferojn, kiuj plej proksime rilatas al mia agado. Ankaŭ mi pensas pri la bananskatoloj.

Inter la 11 alitemaj prelegoj mi aparte notas du prelegojn de Piet Buijnsters, en kiuj li pritaksas diversajn parolrekonilojn kaj literumilojn por Esperanto. Domaĝe, ke li ne simile pritaksis diversajn tekstlegilojn por Esperanto, ĉar tio eĉ pli interesus min. Kiu el ABBYY FineReader, OmniPage, Readiris kaj, eble, ankaŭ aliaj programoj plej bone funkcias por kiaj tekstoj? Jen interesa temo, eble, por iu alia. Piet Buijnsters forpasis, bedaŭrinde, kelkajn semajnojn antaŭ ol mi ricevis ĉi tiun libron.

Por resumi, jen kolekto de tekstoj pri diversaj interesaj temoj. Plenan liston de ili oni povas trovi en la reto, kaj mi esperas, ke la eldonejo ricevis permeson por enretigi ankaŭ la plenajn tekstojn, kiam estos konvene. Registraĵoj de kelkaj prelegoj estas spekteblaj per YouTube.

Edmund GRIMLEY EVANS
Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon. Eld. Espero, Partizánske, 2015. 173 paĝoj. ISBN 978-80-89366-36-1.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28