Moderna vivoDROGOJProduktado de drogoj atingis rekordojnEn la jaro 2016 drogojn konsumis 275 milionoj da homoj. Tio estas 25 milionoj, aŭ 10 elcentoj, pli ol la kvanto raportita antaŭ unu jaro, laŭ UN-Raporto de 2018, kiun oni prezentis en Vieno. Ne nur la konsumado, sed ankaŭ la ofertado de drogoj kreskis. Juri Fedotov, direktoro de la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo (UNODC), diris: „La rezultoj de la aktuala raporto indikas, ke la drog-merkatoj plivastiĝis kaj la produktado de kokaino kaj opio atingis absolutajn rekordojn.” En 2016 oni produktis rekordan kvanton da kokaino. Estis produktitaj laŭtakse 1410 tunoj. Plej multan kokainon eksportis Kolombio, sed ankaŭ Afriko kaj Azio evoluis kiel lokoj de komerco kaj konsumado. Ankaŭ en la opio-produktado estis atingita rekordo. En 2016 oni produktis 10 500 tunojn. Krome opioidoj 1 kaŭzis plej grandajn damaĝojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|