LingvoBIOGRAFIOClarence Bicknell: Mirindaĵoj de mirinda homoKelkfoje esperantistoj rilatas iom strabe al sia historio. Oni ne rimarkas, kaj fojfoje eĉ ne konscias, ke iuj esperantistoj estis eksterordinaraj personoj sendepende de tio, ke ili estis esperantistoj. Tio povas koncerni ankaŭ aliajn iniciatintojn de projektoj pri internaciaj lingvoj. Verŝajne neniu memoras, ke la projekton, kiu poste iĝis konata kiel latino sine flexione, kreis (ĉar temis pri vera kreado!) la itala matematikisto Giuseppe Peano: la sama persono, kiu en la 19a jarcento donis al aritmetiko tian aksioman strukturon, kian la pragreko Eŭklido kelkajn jarmilojn antaŭe donis al geometrio. Plej multaj legantoj cetere ne scias, ke Kálmán Kalocsay en Hungario estis konata kiel elstara medicinisto (kaj iam li deklaris, ke Esperanto estas lia „nobla hobio”). En Italio Giorgio Canuto, kiu dum jaroj prezidis Italan Esperanto-Federacion kaj eĉ Universalan Esperanto-Asocion, estis samtempe la plej grava jurmedicinisto de la lando. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Nicola MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio
|