MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Leteroj

Ĉu mi ĝojas esti en Rumanio?

Mi estas rumana lesbanino. Tre malmultaj amikoj miaj, kiuj scias, ke mi estas lesba, demandis, ĉu mi ĝojas, ke „nur” unu rumano el kvin partoprenis en la referendumo, kiu celis konstitucie malpermesi edziĝon inter du viroj aŭ du virinoj. Kialo por ĝoji apenaŭ ekzistas. La ĝenerala sinteno en mia lando estas kaj restas tre malamika rilate samseksemulojn. Mia propra familio kaj tiu de mia koramikino eĉ ne scias, ke ni havas amrilaton, ĉar certe ili rifuzus plu vidi nin. Promeni man-en-mane, eĉ en grandurbo kiel Bukareŝto, estas tute neeble, ĉar insultoj, mokoj kaj eĉ batadoj povus sekvi. Pasintjare ni ambaŭ laboris en Britio dum ses monatoj, ne pro pli alta salajro tie, sed ĉar tiel ni almenaŭ dum duona jaro povis esti ni mem. Dum duonjaro ni povis promeni kune, eĉ kisi nin, sen strangaj rigardoj, sen kriaĉoj de la aliaj. Ĉu nun mi ĝojas esti denove en mia patrolando? Ho ve!

Iulia STANCU
Rumanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Iulia Stancu el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-10-22
Creative Commons License