SciencoAKTUALEFormorto minacas ĝis unu milionon da speciojLaŭ freŝa 1800-paĝa raporto fare de Interregistara Sciencpolitika Platformo pri Biodiverseco kaj Ekosistemaj Servoj (angle Intergovernmental Science-Policy Platform on Biodiversity and Ecosystem Services, IPBES) estas hodiaŭ en danĝero pli ol 40 % de la amfibiaj specioj, preskaŭ 33 % de la koralaj rifoj kaj pli ol triono de la maraj mamuloj. El la 59 ekzistantaj specioj de rajoj kaj ŝarkoj, 17 estas endanĝerigitaj sekve de troa fiŝkaptado kaj ruinigado de biotopoj. Klimataj ŝanĝiĝoj kaj insektoj damaĝas ankaŭ libanajn cedrojn. Ne mirinde do, ke la libana ministrejo pri agrikulturo enkondukis programon, kiu antaŭvidas la plantadon de ĝis 40 milionoj da cedroj antaŭ 2030. La kvin kialojEn la raporto estas interalie menciite, ke biodiverseco estas nia komuna heredaĵo kaj la plej grava sekureca vojo al la homa supervivado. La internacia aro de fakuloj, kiuj pretigis la esploron, resumis jene la kvin kialojn, kiuj plej influas la malaperon de bestoj kaj plantoj. Temas pri malpliiĝo kaj detruiĝo de biotopoj, neleĝa ĉasado de sovaĝaj bestoj, tutmonda plivarmiĝo, media malpurigo; fine kulpas la ĉeesto de novaj specioj de bestoj kaj plantoj (ekzemple, ratoj, moskitoj, serpentoj ktp), kiuj atingis de siaj originaj lokoj aliajn malproksimajn landojn pere de ŝipoj aŭ aviadiloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
|