HobioNAĜADOĜui plastan vostonGeviroj de l' maro vestas sin per longa elasta vosto el plasto, ŝirmas siajn okulojn per okulvitroj por naĝado kaj enakviĝas. Naĝante oni ĉiel amuziĝas en baseno, lago aŭ maro. Por komunikiĝi en la subakva mondo oni eklernas gestolingvon de manoj kaj movoj. Oni uzas sian fantazion en la naĝado kaj trejnas siajn muskolojn, precipe tiujn en la mezo de la korpo. Tial ilia ŝatokupo estas ankaŭ fortiga sporto. Tiu speco de naĝado estiĝis en Aŭstralio antaŭ deko da jaroj. Nun ĝi disvastiĝas en Eŭropo. En Finnlando oni jam aliĝas al kursoj pri „marvir(in)a naĝado” (notu, ke ankaŭ viroj povas aliĝi!). La kursojn aranĝas homoj, kies hobio fariĝis lukra metio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando
|