Monato sin prezentasZep Armentano(grafikisto, Barcelono, Katalunio) Diplomito pri aŭdovida komunikado de la universitato de Barcelono, estas kultura ĵurnalisto pri kino en la kataluna, fotisto, kameraisto kaj videokomponisto. Ŝatanto de la okcitana, li realigas aŭdvidajn projektojn en tiu lingvo kiel televidprogramon en loka barcelona televido kaj videofilmetojn por sociaj retoj. Metilernanto de Farri, aliĝis en 2018 al la skipo de MONATO.
|