Al la versio por grandaj ekranoj

Lingvo

AKTUALE

Virusa konfuzo

Pluraj legantoj rimarkis, kaj kelkaj atentigis MONATOn pri tio, ke en la amaskomunikiloj, kaj ankaŭ en la sociaj retoj, regas ioma konfuzo pri la nomo de la viruso, kiu ekde decembro hantas la mondon. En la komenco oni parolis ĉefe pri la kronviruso, poste pri la nova kronviruso, kaj ankoraŭ poste multaj sciencistoj uzis nur la nomon de la malsano COVID-19. Eĉ Tedros Adhanom Ghebreyesus, la ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) intervenis emfazante, ke gravas nomi la novan kronvirusan malsanon COVID-19.

La epiteton nova oni ekuzis komence de la jaro, kiam la amaskomunikiloj ekkonsciis, ke ekzistas pluraj kronvirusoj. La ne tiom junaj gelegantoj certe memoras la malsanon sarso, kaŭzitan de la kronviruso SARS-CoV, kiu trafis ĉefe Ĉinion komence de la jaro 2003. Kial oni tiam nomis ĝin sarso (aŭ sarososasoso, ĉar oni tiam same diskutis pri la nomo, kiel nun pri kronviruso kaj koronviruso!) kaj ne „la nova kronviruso”, kiel oni faris nun? Ankaŭ merso (MERS-CoV) en 2012, malpli disvastiĝinta viruso, neniam estis nomata „la kronviruso”. Ni suspektas, ke la kialo estas trovebla en Ĉinio, ĉar ja kaj SARS-CoV kaj COVID-19 en tiu lando unuafoje infektis homojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume