Al la versio por grandaj ekranoj

Scienco

AKTUALE

La etikedo fariĝas inteligenta

Fakuloj el la esplorcentro ENEA de Portici [pórtiĉi] (provinco Napolo, en Italio) ĵus patentis sendratan temperatur-indikilon, por ke eblu monitori la konservo-staton de velkemaj produktoj en la fakoj agro-nutra kaj medicina.

La indikilo, enigebla en la etikedon, ne bezonas pilojn aŭ sensilojn kaj kapablas informi per simpla „jes/ne” pri superado de antaŭdifinita temperatura sojlo, enmemorigante la donitaĵojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume