SciencoOPINIOHomaj interesoj, homa izoleco, matricojHoma izoleco: temo silente tabua, same kiel la temo de morto. La psikologo kaj filozofo Nazip Ĥamitov el Kievo (Ukrainio) en sia libro Izoleco virina kaj vira punkton post punkto priesploras la izolecon de junulo, junulino, maljuna fraŭlino, teroristo, prospera aferisto, despoto, heroo, genio, kreema persono, donĵuano (eĉ tio!) ktp. Ĉu estas entute en la mondo homoj, kiuj ne sentas sin solecaj? Eble nur tiuj, por kiuj ĉiu najbaro, ĉiu renkontito estas ebla kundrinkulo. Sed tio estas jam patologio. Laŭ Nazip Ĥamitov, soleca homo estas ekzemple Arnold Schwarzenegger. Kial? Ĉar li, strebante al sia celo, tre apartiĝis de la ĉirkaŭaj homoj. Lia vivo havas nekutiman enhavon, dum tiu de ordinaraj homoj – ne-korpokulturistoj – estas al li neinteresa. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Mikael KOROTKOV
korespondanto de MONATO en Rusio
|