Mi volas aldoni etan komenton al la artikolo de Garbhan MacAoidh pri la influo de
la propra lingvo en kanto-komponado (MONATO 2020/05, p. 16-17 (2020/012569.php)): Jes, tutcerte la propra lingvo influas la komponiston de kanzonoj (kaj de poeziaĵoj
ĝenerale). Pro la fonetiko, precipe la akcentado (kiu silabo estas akcentata?), estas
malfacile adapti tradukojn. Ekzemple, anglajn tekstojn al la franca. Eble tial estas
malmulte da rokenrolaj tekstoj en la franca! Mi mem spertis tion, kiam instruisto
de bazlernejo invitis min inici liajn lernantojn al Esperanto. Mi volis kantigi ilin
surbaze de konataj kanzonoj. Ekzemple
La cucaracha: en la hispana (mi grasigis la akcentatajn silabojn):
La cuca
racha, la cuca
racha (10 silaboj)
ya no
puede cami
nar! (7 silaboj);
en Esperanto:
Ĉevaloj
kuras, ĉevaloj
kuras (10 silaboj)
sed la ele
fantoj, ne! (7 silaboj)
Granda klopodo por ekhavi bonetan rezulton! Por ke kantontoj facile kaj plezure kantu, la teksto estu adaptita al la muziko kaj inverse!
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |