MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

INTERRETO

Multaj flandroj neniam uzis Interreton

En majo 2020 kelkaj flandraj 1 maljunulaj asocioj atentigis pri raporto de la Flandra Statistika Servo 2. Laŭ ĝi, la uzado de Interreto fare de la mezaĝaj flandroj restas, malgraŭ ambiciaj projektoj, sub la eŭropa mezumo, kaj konsiderinda parto de la flandroj eĉ neniam uzis Interreton.

Radikala projekto

La antaŭa flandra registaro lanĉis en 2014 la kvinjaran planon Vlaanderen Radicaal Digitaal (Flandrio radikale bita) por rapide simpligi kaj bitigi la funkciadon de la flandra administrado, kaj kreis novan servon por realigi tion. La celo estis, ke en la jaro 2020 ĉiuj kontaktoj inter civitanoj kaj registaro okazu bite per servoj facile uzeblaj de ĉiuj. Interalie estas menciate en la plano, ke per Interreto kaj novaj komunikiloj maljunuloj kaj longdaŭraj malsanuloj ricevos pli bonajn prizorgojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28