El MONATO 1980/07-08, p. 5:
Kvankam jam ekzistas kosmonaŭtinoj elektitaj de Usono, Francio kaj Sovetio, la virinoj trovas malfacilaĵojn por akompani virojn en kosma aventuro. Ĝis nun, la virina korpo respondis same aŭ eĉ pli bone ol la vira ĉe ĉiuj rezisto-provoj, escepte de tiuj rilatantaj la krurajn varikojn. La dilatiĝo de la kruraj vejnoj de kosmonaŭtinoj ege okupas la kuracistojn de la tri menciitaj landoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de MGA el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |