Verŝajne neniun konflikton akompanas tiom da prihistoriaj debatoj kiom la dua mondmilito. Ĉu estis iu lando aŭ registaro, kiu ne klopodis profiti pere de partia aliro al ĝi? Kutime temas ne pri klaraj falsaĵoj, sed pri elstarigo de iuj aferoj kaj silentado pri aliaj same gravaj eventoj. Ekzemploj abundas ĉie, krom eble en Germanio.
Danke al Holivudo en Usono multaj homoj lernas, ke estis ilia lando, kiu plej multon faris por venki faŝismon, tiel forgesante, ke la usona armeo eniris la militon nur en ĝia dua fazo. Simile en Francio oni memorigas ĉiun jaron la liberigon de la lando post longa batalo inter la francoj kaj la nazioj, sed fakte Francio kapitulacis en 1940 post nur ses monatoj, kaj la kontraŭfaŝismaj partizanoj ne estis nur francoj, sed inkluzivis dekojn da naciecoj, interalie dekmilojn da spertaj hispanoj jam batalintaj plurajn jarojn sialande. En Italio oni kalkulas sin inter la venkintoj de la milito, kvazaŭ Italio ne estintus fidela aliancano de Hitlero ekde la tridekaj jaroj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |