Al la versio por grandaj ekranoj

Literaturo

RECENZO

Historio de la esperanta literaturo por italoj

Aperis en 2015 la monumenta Historio de la Esperanta literaturo fare de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Verko riĉega je sciigoj kaj kapabla dediĉi atenton al la literaturkritikaj aspektoj ene de vastaj histori-kulturaj kuntekstoj. Post kvar jaroj estas publikigita ĉi tiu itallingva verko, certe malpli peza laŭ la nombro de paĝoj (tie 748, ĉi tie 248), sed, verdire, ne malpli grava kaj eĉ pli ambicia, se oni konsideras al kia legantaro ĝi intencas sin adresi. De iu legantaro Esperanto-parolanta, do mondskala, al la italparolanta legantaro: la salto ne etas; malsamaj horizontoj, malsamaj celoj, tamen samaj temoj.

Kia estis tiu defio? Tutunue, la aŭtoro aspiris diskonigi al la italoj, kiuj, eble, neniam antaŭe aŭdis aŭ legis ion pri Esperanto, la plej gravan aferon: ni, esperantistoj, ekzistas, ni estas iasence popolo, kaj dum la lasta jarcento ni kulturis nian literaturon, kiu jam rajtas stari apud la aliaj literaturoj, sen ia ajn sento de honto aŭ komplekso de malsupereco.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ivan ORSINI
Carlo Minnaja: Introduzione alla letteratura esperanto. Eld. Athenaeum, Parma, 2019. 256 paĝoj. ISBN 978-88-32158-03-8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivan Orsini el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume