El mia vidpunktoNe ideala deontologioEn la momento, kiam mi verkas tiujn ĉi liniojn, en pluraj landoj okazas manifestacioj kontraŭ rasa diskriminacio. Ilin provokis la mortigo, murdo eĉ, de afrik-usonanoj fare de (blankulaj) policanoj. Ke rasa diskriminacio ankoraŭ ekzistas en multaj landoj de la mondo, estas fakto. Cetere ne nur rasa diskriminacio troveblas, sed ankaŭ seksa, religia, politika, kaj ĉio tio malgraŭ artikolo 2 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu jam ekzistas de 1948. La manifestacioj plurloke estis ne nur esprimo de opinioj, sed rezultiĝis en malpurigo, detruo aŭ kompleta forigo de statuoj de personoj, kiuj certe faris bonon por la socio, sed ankaŭ, milde dirite, forgesis pri tiuj homaj rajtoj. Sub la statuo de Winston Churchill en Londono oni farbis la tekston „Churchill estis rasisto”, en la brita Bristolo statuo de la sklavkomercisto Edward Colston estis ĵetita en la akvon, kaj plurloke memoraĵoj pri Kristoforo Kolumbo, kiu ne nur malkovris Amerikon, sed malrekte kaŭzis la preskaŭ kompletan neniigon de indiĝenoj, estis malpurigitaj. Ĉiuj tiuj faktoj atingis la mondajn novaĵojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paŭl PEERAERTS
|