Moderna vivoUSONOPandemio kaj InterretoDum la pandemio Kovim-19 (Covid-19) en Teksaso populariĝas virtualaj Happy Hours (Feliĉaj horoj) por komunikiĝi kaj distriĝi inter geamikoj. Dum la trudizolado teksasanoj ĉiusemajne vizitas ĉirkaŭ kvar retajn „vesperetojn”. Temas pri tiel nomataj interretaj komputil-kontaktoj kun pokalo enmane, ĉe kiuj oni uzas la popularan programon Zoom (aŭ similan). Alkoholaĵo ĉe komputiloKio estas en la pokaloj? Esplorado farita de la TTT-ejo improb.com montris, ke 50 elcentoj de la teksasanoj preferas bieron, 31 % vinon, 13 % pli fortajn alkoholaĵojn, kaj 8 % faras koktelojn. Dekono de la respondintoj konfesis pri pli ofta ebriiĝo dum la pandemio. Evidentiĝis ankaŭ, ke la homoj pli sopiras pri kolegoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
|