Al la versio por poŝtelefonoj

Karesoj kaj masaĝoj utilas (aŭ almenaŭ ne malutilas)

Refleksologio estas formo de alternativa medicino, kiu konsistas el stimulado, pere de aparta tuŝo aŭ masaĝo, de specifaj korpaj partoj. La teorioj pri perrefleksa terapio (sendube logaj kaj fascinaj) ne trovas respondon en la modernaj scioj pri anatomio kaj fiziologio. Krome ĝis nun ne haveblas iu ajn konfirmo pri testoj okazintaj laŭ fidinda, scienca metodo. Pri tiu oficiala priskribo de refleksologio, legebla pli-malpli samvorte en ĉiuj enciklopedioj, ŝajnas ne samopinii Radka Dvořáková, aŭtorino de la libro Perrefleksa terapio kiel memhelpo. Ĝia signifoplena, ĉiondira subtitolo estas Kion tuŝi, kiam io min doloras.

La legado de tiu ĉi sufiĉe maldika libro, kiu invitas homojn klopodi forigi siajn dolorojn sen tradiciaj kuraciloj, estas certe interesa, ĉefe por „profanoj” pri la afero, kiuj amas kulturon kaj senantaŭjuĝe interesiĝas pri novaĵoj en la scienca fako. La tuta eldonaĵo, tamen, ŝajnas baziĝi ne sur pruvitaj aŭ nepruvitaj teorioj pri la efektiva scienca efikeco de la priskribita metodo, sed sur la aserto, ke perrefleksa terapio, se ne vere utila, almenaŭ ne estas malutila.

De la sama aserto dependas la granda nuntempa sukceso de nutraj suplementoj, vendataj en superbazaroj, apotekoj kaj Interreto, kiuj devas pruvi nur, ke ili ne estas toksaj por homa organismo, ne ke ili vere povas fari tion, kion iliaj etikedoj optimisme promesas. Do, certe, neniom kostas kredi, ke magia tuŝo en aparta punkto de homa korpo povas konduki al resaniĝo kaj bonfarto en alia ĝia loko. Sed la saman efikon povus havi la aŭskultado de bela kanto, promenado sub la suno ĉe la maro, intensa preĝado en trankvila kirko, telefona babilado kun sia koramiko. Homa psikologio povas fari miraklojn, kaj, kiam oni vere kredas je io (je io ajn), ja notinde altiĝas la probabloj pri ties fina efiko.

Alireblo

La libro estas riĉa je bildoj kaj fotoj, kiuj montras kaj klarigas la necesajn kaj plej taŭgajn movojn farendajn por atingi apartan rezulton kaj liberigi (aŭ liberiĝi) de aparta doloro en aparta korpo-loko. Ĝi estas ĝenerale malpeza, kelkfoje eĉ agrabla kaj scivoliga (precipe kiam ĝi mencias la sperton de unuopaj individuoj, kiuj sukcesis solvi siajn problemojn per perrefleksa terapio). Ĝenerale, temas pri libro facile alirebla por meza parolanto de Esperanto.

Tamen ie-tie troviĝas gramatikaj, interpunkciaj kaj tajpaj eraroj, kiuj, kvankam ne abundaj aŭ aparte ĝenaj por la kompreno de la teksto, montras iom da malzorgo en la verkado/redaktado/reviziado de la libro, same kiel en la plenumado de la traduko, fojfoje ne tre klara kaj iom stumbliga, de la originala ĉeĥa al Esperanto. Konsiderante la multecon de reviziantoj, kiujn oni citas fine de la libro, estas surpriza la kvanto de etaj eraroj.

Libere karesu

Rilate al la enhavo, dum tralegado de la libro oni povas esti iom post iom logata de kelkaj asertoj. La aŭtoro rakontas epizodojn el sia privata vivo, kiuj montras la efikon de perrefleksa terapio (ekzemple, kiam ŝiaj gepatroj malsanis) en sufiĉe konvinka maniero. Alia interesa aserto estas tiu, laŭ kiu oni ne tro maltrankviliĝu pri la efektivaj stimulendaj lokoj, ĉar la plej grava nedezirata rezulto, kiu povus ekaperi pro la tuŝo/masaĝo de erara korpopunkto, estas nenio pli ol la stimulado de alia loko ol tiu celata: do oni povas havi piedon dolorantan kaj, tamen, sukcesi ĝui masaĝon, kiu erare stimulas alian lokon de la korpo. Kiel diri: karesoj kaj masaĝoj al ĉiuj plaĉas kaj ĉiam helpas (kaj korpon kaj psikon); do oni libere karesu kaj masaĝu aliulan korpon, ie ajn, se ne eblas trovi la taŭgan punkton, kaj avantaĝoj ne mankos.

Oreloj kaj sekso

Ne eblas, aliflanke, ne substreki kaj rimarki vere strangajn kaj „ŝokajn” asertojn, kiuj montras ian ĝeneralan amatorecon de la verko (kaj eble, pro sia nebuleco, de la tuta teorio). „Kvankam tio estas tre mirinda, io ajn, kio okazas rilate al niaj oreloj, sciigas, ke io ne estas en ordo en niaj seksorganoj. Tial ĉe la iom maljunaj viroj malfortiĝas aŭdado, ĉar malfortiĝas ĉe ili funkcio de prostato. Ankaŭ infanoj, kiuj suferas pro la ripetiĝantaj mezaj otitoj, eble, havas latentan inflamon de siaj seksorganoj.” Ĉu vere? Ĉu serioze? Kiam mia 85-jara avo kaj mia 91-jara avino ne aŭdis min, mi neniam imagus, ke la problemo kuŝas en iliaj seksorganoj. Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, la recenzanto bezonis otorinolaringologon pro ero da orelvakso, kiu kaŭzis ioman doloron kaj limigis lian aŭdkapablon, ĉu li devus sin turni al andrologo? Kiu raciohava homo povus kredi je tia ligiteco inter oreloj kaj seksa vivo?

Malpeza legaĵo

Ĝenerale, krom tiaj fojfojaj „perloj”, temas pri libro taŭga por malpeza legado dum feriumado kaj povanta doni inspiron por kvalitaj, profesinivelaj masaĝoj; sed estas klare, ke oni ne atendu miraklojn de ĉi-tipa „terapio”, nek ke ĉi tiu libro ŝanĝos la historion de scienco (aŭ, malpli ambicie, eĉ ies personan historion). Okaze de veraj doloroj kaj gravaj sanproblemoj oni nepre bezonas alpreni medikamentojn laŭ kuracista preskribo, ĉar la fina impreso estas, ke simpla kareso kaj masaĝo, kvankam farata laŭ ĉiuj reguloj de la arto, ja povas helpi ies menson kaj humoron kaj sekve en kelkaj okazoj ies korpon, sed tute ne povas sufiĉi, same kiel iu ajn placebo, por solvi certigitan sanproblemon.

pigr
Roberto PIGRO
Radka Dvořáková: Perrefleksa terapio kiel memhelpo. El la ĉeĥa tradukis Zdeněk Pluhař, 2020. 67 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-80-88326-05-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.