La parado omaĝanta al la 75a datreveno de la fino de la dua mondmilito okazis la 24an de junio en Moskvo. Ĉeestis pli ol 13 000 militistoj, inkluzive de reprezentantoj de eksterlandaj ŝtatoj. Tiuokaze estis prezentitaj la unuan fojon 24 specimenoj de la plej novaj militaj teknologiaĵoj. La rigardantaro vidis la infanteriajn veturilojn Armata kaj Kurganets-25 kun la novaj batalaparatoj Kinĵal (Ponardo) kaj Epoĥa (Epoko), la ter-aerajn raketajn sistemojn S-300B4 kaj S-350, la tankojn T-90M kaj T-80BVM, la marbordan raketan komplekson Bal kaj aliajn ekipaĵojn.
La parado okazas ĉiujare la 9an de majo, sed ĉi-foje ĝi estis prokrastita pro la pandemio. Por malplirapidigi la disvastiĝon de la kronviruso SARS-CoV-2 prezidanto Putin deklaris nelaboraj la tagojn de la 30a de marto ĝis la 30a de aprilo kaj de la 6a ĝis la 8a de majo. En Moskvo kaj en ĝia apuda regiono oni enkondukis ĝisjunian striktan sistemon de malpermesoj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |