Komence de julio en Rusio okazis referendumo pri ŝanĝoj en la konstitucio de Rusio. Laŭ la amendita versio de la konstitucio, la rusa popolo estas la sola popolo, kiu „formas la (rusian) ŝtaton” ... Do, ĉiuj aliaj popoloj (ĉirkaŭ 20 % de la loĝantaro) centojn kaj milojn da jaroj loĝantaj en siaj teritorioj (en Volgio, Uralo, Kaŭkazo, Siberio, Fora Oriento) fariĝis popoloj kun nedifinita rilato al la rusia ŝtato, kiu daŭre nomiĝas la Rusia 1 Federacio.
Magomed Magomedov, politika observanto de la ĵurnalo Ĉernovik (Malnetaĵo), opinias, ke la amendado de la konstitucio estas la unua paŝo al formado de monolita ŝtato, kiu ĝis nun estis – almenaŭ formale – federacia.
La ĉi-rilata reklama kampanjo havis la sloganon „Ni gardu nian kulturon kaj la lingvon!”, kiu estis ripetata sur la ekranoj de televidiloj kaj stratafiŝoj kaj aŭdiĝis en radio-elsendoj – kaj memkompreneble temis senescepte pri la lingvo de Aleksandr Puŝkin, kvazaŭ Rusio estus unulingva ŝtato kaj la aliaj kulturoj kaj lingvoj estus malgravaj aŭ tute ne ekzistantaj.
Fakte la „majoritatigo” de la rusa lingvo okazadis ankaŭ pli frue, speciale post la fama deklaro de Vladimir Putin en julio 2017, en kiu li diris, ke „por ni la rusa lingvo estas lingvo ŝtata, la lingvo de interpopola komunikado, kaj ĝi estas neniel anstataŭebla. Ĝi estas la natura spirita skeleto por nia tuta multnacia lando. Ĝin devas scii ĉiu. Ankaŭ la lingvoj de popoloj de Rusio estas nemalhavebla parto de la unika kulturo de la popoloj de Rusio. Lerni tiujn lingvojn estas rajto garantiata de la Konstitucio, rajto libervola. Devigi homon lerni lingvon, kiu ne estas por li gepatra, estas same nepermeseble, kiel malpliigi la nivelon de instruado de la rusa lingvo”.
Post tio sekvis granda ĥaoso en la tuta instrusistemo, kiam anstataŭ unu studobjekto aperis du: la rusa (ŝtata) lingvo kaj la rusa (gepatra) lingvo. Laŭ tiu nova sistemo, maksimuma lernotempo por nerusa gepatra lingvo en urbaj (kaj en multaj kamparaj) lernejoj ŝrumpis ĝis 2 horoj semajne, kaj eĉ tiujn horojn oni rajtas ricevi nur, se la lernejo „trovos rimedojn” por instrui gepatran (nerusan) lingvon kaj se la gepatroj voĉdonos por tio ĉi. Kompreneble sekvis amaso da maldungoj de instruistoj de etnaj lingvoj; parto de ili rekvalifikiĝis je aliaj pedagogiaj profesioj.
Se reveni al la ĵusa referendumo, necesas aldoni, ke, laŭ la opinio de opoziciuloj, ĝi okazis kun amasego da falsado kaj leĝorompoj, inkluzive la malrespekton de la validaj konstituciaj postuloj. Kio sekvos nun? Kelkaj politologoj supozas, ke sekvos likvidado de naciaj respublikoj ...
Alparuh Pelem (Aleksandr Blinov) estas instruisto de lingvoj, aktivulo de la iniciativa grupo Haval por antaŭenigo de la ĉuvaŝa lingvo.
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la unuan premion en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento” |