Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

USONO

Ĉu ni perdos Yale?

Universitato Yale, fondita en 1701, situas en Konektikuto kaj estas tutmonde konata pro siaj historio, instruistoj kaj alta klernivelo. Fine de la pasinta jaro 62 Nobel-premiitoj, 5 ricevintoj de medalo Fields kaj 3 laŭreatoj de Turing-premio havis ligojn al ĝi. Multaj usonanoj ne scias tiun statistikon, sed por ili la aparteno de la universitato al Ivy League (Hedera Ligo) multon signifas.

La pasinteco memorigas

Tamen, lastatempe evidentiĝis, ke ĝi povos malaperi. Ne, ne timu; oni ne detruos la universitaton, sed ĝia nomo povos malaperi ... Kial? Eventoj antaŭ nelonge okazintaj memorigis al usonanoj, ke Elihu Yale estis brit-usona komercisto, kiu estante prezidanto de la Orient-Hindia Kompanio riĉiĝis per sklav-komercado en Hindio kaj Ameriko. La unuan noton pri ebla ŝanĝo de la universitata nomo publikigis la populara verkistino Ann Coulter – membro de la respublikana partio – en sia blogo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume